Vivu Fediverso!

Ekde antaÅ­longe mi ne plu uzas la tradiciajn sociajn retejojn. Mi ne uzas je Facebook ekde 2018, nek Tviteron ekde 2020, kaj mi forigis mian konton de Instagram kaj TikTok je 2023. Tamen, tio ne signifas, ke mi tute ne uzas sociajn retejojn. Kiel estas tio ebla?

Preter tio, kion ĉiuj konas, ekzistas kelkaj sociaj retejoj, kiuj estas totale malsamaj de la tradiciaj: ili ne havas artfaritan inteligenton, kiu rekomendas enhavon al la uzantoj, por ke ili iĝu maniuloj de tiu enhavo, ili ne havas komercajn celojn, ili ne montras nevolatajn reklamojn kaj, plej grave, ili estas interkonektataj. Ĉu vi povas imagi je Instagram sen reklamoj, sen troll-uloj, kaj kie vi povas komentadi filmetojn el Jutubo, eĉ se ili estas malsamaj servoj?

Nu, tio ja ekzistas, kaj nomiĝas Fediverso. La Fediverso (vortokunfando inter ā€œfederacioā€ kaj ā€œuniversoā€), ankaÅ­ konata kiel Federujo, estas aro da sociaj retejoj, kiuj estas malsamaj unu de la alia, sed kiuj povas interkomunikiĝi ĉar ĉiuj el ili uzas la saman teÄ„nologion por funkcii. Kelkaj retejoj de la Federujo estas Mastodon (simila al Tvitero), PixelFed (simila al Instagram), PeerTube (simila al Jutubo), kaj Funkwhale (simila al Spotify), sed ekzistas multe pli. Tiumaniere, se mi havas konton je Mastodon, mi povas komenti filmetojn je PeerTube, kaj mi ne bezonas krei novan konton tie ĉar, danke ke ambaÅ­ uzas la saman teÄ„nologion, ili povas interkompreniĝi. Fakte tion jam faras uloj, kiuj el Mastodon aÅ­ el Akkoma komentas je miaj hispanaj filmetoj, kaj mi povas respondi tiujn komentojn senprobleme.

AnkaÅ­ okazas, ke tiuj retejoj estas malcentralizataj. Tio signifas, ke ne ekzistas sola retejo de Mastodon, kie oni registriĝas; ekzistas multe da malsamaj retejoj, kiuj funkcias per la teÄ„nologio de Mastodon, kaj tial ili estas parto de la sama retejo malgraÅ­ ke ili uzas eĉ malsamajn URL-ojn. Tiuj retejetoj estas konataj (tamen ne oficiale) kiel ā€œinstancojā€. Do, se oni volas registriĝi je Mastodon, oni ne faras tiel ĉe sola retejo, ĉar tio ne ekzistas; pli ĝuste, oni elektas instancon, kiun oni ŝatas, kaj oni registriĝas tie.


Interago inter uloj de malsamaj instancoj, identigeblaj per la sintakso `@uzanto@instanco`. Kelkaj estas de Akkoma kaj kelkaj de Mastodon. Plie, mi prenis tiun ekrankopion el mia konto de Sharkey.

Tio kaÅ­zas 3 situaciojn:

  1. Estas tre facile krei komunumojn, kiuj povas esti ĝeneralaj aÅ­ dediĉataj al ajna afero, kaj kiuj kunhavas la saman retejon, do ne nepras krei ā€œgrupojnā€ kiel en Facebook, kiu ja estas la sama retejo por ĉiuj uzantoj.

  2. Pro la antaÅ­a situacio, ankaÅ­ estas pli facile reguligi la komunumon, kaj tial malofte oni trovas naciismon, racismon, aÅ­ diskriminaciemulojn en la Fediverso.

  3. Iu ajn povas ebligi propran instancon je ajna retejo de la Federujo. Tio signifas, ke ĝi ĉefe formiĝas de komunumaj (sence de ā€œfarite de komunumo, ne de firmojā€) instancoj, kiuj ekzistas danke al la kunlaborado de volontuloj, kiuj dependas nek de firmo, nek de komercaj celoj.

Tiuj retejoj havas nenian artfaritan inteligenton, kiu rekomendas al ni enhavon. Tio signifas, ke ni nur vidas la afiŝojn de la uloj, kiujn ni sekvas, kaj tial kiam ni unue kreas konton povas ŝajni ke ne estas multe da uzantoj, aÅ­ da aktivuloj. Post sekvinte mezan kvanton da uzantoj ni jam povas rimarki, ke ja ekzistas aktivuloj, kiuj estas interkonektataj danke al la sama teÄ„nologio, per kiu funkcias ĉi ĉiuj retejoj. Do tiu artfarita inteligento ne nepras, ĉar la tradiciaj sociaj retejoj ja bezonas ĝin por interkonekti homojn, kaj dume en la Federujo la homoj jam ekde la komenco estas interkonektataj (pli bone, preskaÅ­ ĉiuj teÄ„nologioj de la Fediverso estas liberaj programaroj!).

La Federujo certege estas mojosa loko. Eĉ ĉi tiu blogo, kies teÄ„nologio estas WriteFreely, partoprenas de la Fediverso (mi mem eĉ funkciigas ĉi tiun retejon, do mi tute ne dependas de aliuloj por verki ĝin!). Kaj tial uloj el ajna alia federata retejo povas ŝatigi, komenti kaj diskonigi ĝin. Do, mi ne uzas la tradiciajn neliberajn sociajn retejojn ĉar por mi la Federujo sufiĉas. Mi neniam antaÅ­e konis tiom da homoj ol post kiam mi aliĝis ĉi tien, kaj mi neniam antaÅ­e estis pli interkonektata kun aliuloj ol hodiaÅ­. Vivu Fediverso!


Verkita de homo, NE de AI. LaÅ­ CC BY permesilo.