Prio

Je ĉi tiu blogo mi faros ion similan kiel mia nuna hispana blogo, kun la diferenco, ke mi ne parolos pri la samaj aferoj, kaj ke la blogo estos Esperante.

Mi parolas Esperanton ekde antaŭ 8 jaroj. Mi ĵuse komencis studi ĉe la mezlernejo kiam mi unue ekkonis pri la lingvo, kaj iomete fascinis min la ideo de lingvo kreita de ulo. Tamen, tiutempe mi ne interesiĝis pri la celoj aŭ la filozofio, kiuj estas malantaŭe de ĝi, do mi ne vere havis multe da kialoj por serioze lerni ĝin. Tial, dum la plej parto de la tempo mi estis eterna komencanto, kaj mi trovis la agon lerni Esperanton je pli ol baza nivelo sufiĉe malfacila.

Ĉio ŝanĝiĝis dum la lasta jaro, kiam tre kara amiko, kies nomo estas Jakom, kaj kun kiu mi verkis kelkajn artiklojn Esperante, menciis al mi la socian retejon Mia Vivo. Mi aliĝis tie, kaj mi tuj komencis renkonti esperantistojn kun kiuj mi finfine povis superi la bazan nivelon kaj mi ĉesis esti eterna komencanto, kaj ekde tiam mi komencis uzi Esperanton je mia ĉiutaga vivo. Mi eĉ partoprenis en la konkurso farita je tiu retejo, kaj mi gajnis.

Mi nuntempe loĝas ĉefe ĉe esperanto.masto.host. Tie mi promesis, ke mi verkus novan blogon Esperante, kaj do jen ĝi! Mi parolos pri la aferoj, kiujn mi ŝatas: teĥnologio, astronomio, matematiko, kaj tiel plu. Mi ankaŭ inkluzivos kelkajn Esperantajn rimedojn, kiujn mi konas, kiel novaĵleterojn, muzikon, filmetojn, artiklojn aŭ retejojn. Mi esperas, ke vi ĉiuj ŝatos tiun ĉi blogon!

La SOLA .onion-a adreso por tiu ĉi blogo: blogo.

aug64

v7bowv5qh3s3wmdpa4klikix6d6oy3obwf2os3m6uf2ft7

yr3qd

.onion


Verkita de homo, NE de AI. Laŭ CC BY permesilo.