Esperanto en la teĥnologio

Unu el la ĉefaj obstakloj, kiujn mi trovis kiam mi estis komencanto estas, ke la plej komunaj teĥnologioj ne haveblas Esperante. Oni ne povas agordi poŝtelefonon kun Android al Esperanto, nek komputilon kun Vindozo, kaj la samo okazas kun la aparataroj de Apple. Kelkfoje haveblas klavaragordoj por tajpi Esperante, sed la uzantinterfaco neniam povos esti agordata tiel. Aŭ almenaŭ en la neliberaj teĥnologioj.

La historio kun GNU/Linukso kaj ĝenerale la libera softvaro estas malsama. Miloj da volontuloj tradukas la liberajn operaciumojn kaj programarojn al Esperanto ĉiutage; eĉ mi mem faras tiel kun miaj propraj programaroj. Tio signifas, ke ja eblas uzi onian komputilon Esperante, je pli aŭ malpli alta grado.

Ekrankopio de mia operaciumo, kun kelkaj programaroj malfermataj
Ekrankopio de mia operaciumo, kun kelkaj programaroj malfermataj

Komune tiuj programaroj ne estas totale esperantigataj; ne estas stranga vidi miksaĵon de Esperanto kun kelkaj anglaj elementoj. Tamen, la fakto, ke ili estas liberaj signifas, ke iu ajn povas kontribui tradukante la aferojn, kiuj mankas! Listo de Esperantigitaj programaroj haveblas ĉi tie.

Jam estas bonegaĵo, ke multe da liberaj programaroj haveblas Esperante, ne nur ĉar oni povas tiel daŭri uzi la lingvon ĉiutage, sed ankaŭ ĉar komencantoj, kiuj uzas tiujn programarojn ankaŭ povas uzi tiun avantaĝon por lerni, praktiki kaj plibonigi sian esperantkapablon. Tamen, ĉar la neliberaj programaroj kutime ne interesiĝas pri aldoni Esperanton al siaj lingvaj opcioj, ankoraŭ la plej parto de Esperantistoj estas ekstere de ĝi, kaj trovas sin sen alternativoj.

Tial, ni devas komenci verki pli da programaroj Esperante; se ni komencas doni opciojn por Esperantistoj, kiuj uzas Vindozon aŭ Mac, do ĉiuj komencos kompreni la gravecon de uzi la Lingvon Internacian en teĥnologio. Tion faras mi per miaj programaroj RaccoonLock kaj PyTDownloader, kiuj ekde la komenco estis disponeblaj Esperante. Mi ankaŭ verkas artikolojn kaj kontribuas iomete al la kreado kaj verkado de utilaj aferoj en Esperanto, kiel ĉi tiu blogo!

Finfine, endas ankaŭ promocii kaj difuzigi la uzadon de libera softvaro, kaj de la GNUa operaciumo. Tio profitigas nin ĉar ni ne dependas de entreprenoj aŭ firmaoj, laŭ kiuj ni ne gravas. Ni, kiel komunumo, povas helpi kaj plibonigi nin mem esperantigante liberajn programarojn, kaj ni rajtas tion; la libera softvaro estas libere modifiebla kaj distribuebla. Ne nepras scii pri programado, nek nepras esti kodrompisto, ĉiuj povas kontribui!


Verkita de homo, NE de AI. Laŭ CC BY permesilo.