Feliĉan Esperanto-tagon!

La 26a de julio de 1887 D-ro Esperanto publikigis la unuan lernolibron “Unua Libro” de la Lingvo Internacia. Tiu libro, kiu estis verkita en la rusa, priskribas la gramatikon de la Lingvo, kun mallongaj ekzemploj de ĝia uzado, kaj ankaŭ enhavas etan rusa-Esperantan vortaron. Tumaniere komenciĝis revolucio en kiu la homaro unuafoje ekkonis la eblecon de neŭtrala internacia lingvo, per kiu la interkomprenado atingeblas, kaj kiu promesas belan sonĝon, kiu por eterna beno efektiviĝos.

Hodiaŭ, post 137 jaroj, estas kelkaj sociaj retejoj dediĉataj al la uzado de Esperanto, kaj estas libroj, artikoloj, babilejoj, kongresoj, kaj multe pli da aferoj Esperante; eĉ ekzistas serio farita de TEJO!, kaj haveblas multe da rimedoj, al kiuj iu ajn povas aliĝi. Ni celebru tiun ĉi tagon, kiam homaro havis, je unua kaj eble sola fojo, ŝancon denove unuiĝi. Ni celebru la tagon, kiam inteligenta kaj diligenta homo decidis defii Babelon. Feliĉan Esperanto-tagon!


Verkita de homo, NE de AI. Laŭ CC BY permesilo.