Jen la nova blogo!

Saluton al ĉiuj! Antaŭ kelkaj tagoj mi promesis ĉe esperanto.masto.host, ke mi verkus novan blogon Esperante. Nu, jen ĝi!

Mi decidis nomi ĝin kiel “La scivolemejo de Moniko”, unue ĉar uzi la vorton “pensujo” eble povus ŝajnigi, ke mi kopiis ĉeestantan blogon nomatan la Pensujo de Fanjo, kaj due ĉar mi estas troe scivolema, kaj mi ŝatas esplori pri preskaŭ ajna afero. Do mi volas, ke ĉi tiu blogo iĝu loko, kie mi kaj aliaj esperantistoj povas kunhavigi la aferojn, kiuj nin interesas. Mi esperas trovi amikojn, gefratojn, tiom da manoj, kaj samideanojn, kun verda stelo en la manoj!


Verkita de homo, NE de AI. Laŭ CC BY permesilo.