La scivolemejo de Moniko šŸŠ

Kun verda stelo en la manoj!

Ekde antaÅ­longe mi ne plu uzas la tradiciajn sociajn retejojn. Mi ne uzas je Facebook ekde 2018, nek Tviteron ekde 2020, kaj mi forigis mian konton de Instagram kaj TikTok je 2023. Tamen, tio ne signifas, ke mi tute ne uzas sociajn retejojn. Kiel estas tio ebla?

Preter tio, kion ĉiuj konas, ekzistas kelkaj sociaj retejoj, kiuj estas totale malsamaj de la tradiciaj: ili ne havas artfaritan inteligenton, kiu rekomendas enhavon al la uzantoj, por ke ili iĝu maniuloj de tiu enhavo, ili ne havas komercajn celojn, ili ne montras nevolatajn reklamojn kaj, plej grave, ili estas interkonektataj. Ĉu vi povas imagi je Instagram sen reklamoj, sen troll-uloj, kaj kie vi povas komentadi filmetojn el Jutubo, eĉ se ili estas malsamaj servoj?

Nu, tio ja ekzistas, kaj nomiĝas Fediverso. La Fediverso (vortokunfando inter ā€œfederacioā€ kaj ā€œuniversoā€), ankaÅ­ konata kiel Federujo, estas aro da sociaj retejoj, kiuj estas malsamaj unu de la alia, sed kiuj povas interkomunikiĝi ĉar ĉiuj el ili uzas la saman teÄ„nologion por funkcii. Kelkaj retejoj de la Federujo estas Mastodon (simila al Tvitero), PixelFed (simila al Instagram), PeerTube (simila al Jutubo), kaj Funkwhale (simila al Spotify), sed ekzistas multe pli. Tiumaniere, se mi havas konton je Mastodon, mi povas komenti filmetojn je PeerTube, kaj mi ne bezonas krei novan konton tie ĉar, danke ke ambaÅ­ uzas la saman teÄ„nologion, ili povas interkompreniĝi. Fakte tion jam faras uloj, kiuj el Mastodon aÅ­ el Akkoma komentas je miaj hispanaj filmetoj, kaj mi povas respondi tiujn komentojn senprobleme.

AnkaÅ­ okazas, ke tiuj retejoj estas malcentralizataj. Tio signifas, ke ne ekzistas sola retejo de Mastodon, kie oni registriĝas; ekzistas multe da malsamaj retejoj, kiuj funkcias per la teÄ„nologio de Mastodon, kaj tial ili estas parto de la sama retejo malgraÅ­ ke ili uzas eĉ malsamajn URL-ojn. Tiuj retejetoj estas konataj (tamen ne oficiale) kiel ā€œinstancojā€. Do, se oni volas registriĝi je Mastodon, oni ne faras tiel ĉe sola retejo, ĉar tio ne ekzistas; pli ĝuste, oni elektas instancon, kiun oni ŝatas, kaj oni registriĝas tie.


Interago inter uloj de malsamaj instancoj, identigeblaj per la sintakso `@uzanto@instanco`. Kelkaj estas de Akkoma kaj kelkaj de Mastodon. Plie, mi prenis tiun ekrankopion el mia konto de Sharkey.

Tio kaÅ­zas 3 situaciojn:

  1. Estas tre facile krei komunumojn, kiuj povas esti ĝeneralaj aÅ­ dediĉataj al ajna afero, kaj kiuj kunhavas la saman retejon, do ne nepras krei ā€œgrupojnā€ kiel en Facebook, kiu ja estas la sama retejo por ĉiuj uzantoj.

  2. Pro la antaÅ­a situacio, ankaÅ­ estas pli facile reguligi la komunumon, kaj tial malofte oni trovas naciismon, racismon, aÅ­ diskriminaciemulojn en la Fediverso.

  3. Iu ajn povas ebligi propran instancon je ajna retejo de la Federujo. Tio signifas, ke ĝi ĉefe formiĝas de komunumaj (sence de ā€œfarite de komunumo, ne de firmojā€) instancoj, kiuj ekzistas danke al la kunlaborado de volontuloj, kiuj dependas nek de firmo, nek de komercaj celoj.

Tiuj retejoj havas nenian artfaritan inteligenton, kiu rekomendas al ni enhavon. Tio signifas, ke ni nur vidas la afiŝojn de la uloj, kiujn ni sekvas, kaj tial kiam ni unue kreas konton povas ŝajni ke ne estas multe da uzantoj, aÅ­ da aktivuloj. Post sekvinte mezan kvanton da uzantoj ni jam povas rimarki, ke ja ekzistas aktivuloj, kiuj estas interkonektataj danke al la sama teÄ„nologio, per kiu funkcias ĉi ĉiuj retejoj. Do tiu artfarita inteligento ne nepras, ĉar la tradiciaj sociaj retejoj ja bezonas ĝin por interkonekti homojn, kaj dume en la Federujo la homoj jam ekde la komenco estas interkonektataj (pli bone, preskaÅ­ ĉiuj teÄ„nologioj de la Fediverso estas liberaj programaroj!).

La Federujo certege estas mojosa loko. Eĉ ĉi tiu blogo, kies teÄ„nologio estas WriteFreely, partoprenas de la Fediverso (mi mem eĉ funkciigas ĉi tiun retejon, do mi tute ne dependas de aliuloj por verki ĝin!). Kaj tial uloj el ajna alia federata retejo povas ŝatigi, komenti kaj diskonigi ĝin. Do, mi ne uzas la tradiciajn neliberajn sociajn retejojn ĉar por mi la Federujo sufiĉas. Mi neniam antaÅ­e konis tiom da homoj ol post kiam mi aliĝis ĉi tien, kaj mi neniam antaÅ­e estis pli interkonektata kun aliuloj ol hodiaÅ­. Vivu Fediverso!


Verkita de homo, NE de AI. LaÅ­ CC BY permesilo.

La 26a de julio de 1887 D-ro Esperanto publikigis la unuan lernolibron ā€œUnua Libroā€ de la Lingvo Internacia. Tiu libro, kiu estis verkita en la rusa, priskribas la gramatikon de la Lingvo, kun mallongaj ekzemploj de ĝia uzado, kaj ankaÅ­ enhavas etan rusa-Esperantan vortaron. Tumaniere komenciĝis revolucio en kiu la homaro unuafoje ekkonis la eblecon de neÅ­trala internacia lingvo, per kiu la interkomprenado atingeblas, kaj kiu promesas belan sonĝon, kiu por eterna beno efektiviĝos.

Hodiaŭ, post 137 jaroj, estas kelkaj sociaj retejoj dediĉataj al la uzado de Esperanto, kaj estas libroj, artikoloj, babilejoj, kongresoj, kaj multe pli da aferoj Esperante; eĉ ekzistas serio farita de TEJO!, kaj haveblas multe da rimedoj, al kiuj iu ajn povas aliĝi. Ni celebru tiun ĉi tagon, kiam homaro havis, je unua kaj eble sola fojo, ŝancon denove unuiĝi. Ni celebru la tagon, kiam inteligenta kaj diligenta homo decidis defii Babelon. Feliĉan Esperanto-tagon!


Verkita de homo, NE de AI. LaÅ­ CC BY permesilo.

Unu el la ĉefaj obstakloj, kiujn mi trovis kiam mi estis komencanto estas, ke la plej komunaj teÄ„nologioj ne haveblas Esperante. Oni ne povas agordi poŝtelefonon kun Android al Esperanto, nek komputilon kun Vindozo, kaj la samo okazas kun la aparataroj de Apple. Kelkfoje haveblas klavaragordoj por tajpi Esperante, sed la uzantinterfaco neniam povos esti agordata tiel. AÅ­ almenaÅ­ en la neliberaj teÄ„nologioj.

La historio kun GNU/Linukso kaj ĝenerale la libera softvaro estas malsama. Miloj da volontuloj tradukas la liberajn operaciumojn kaj programarojn al Esperanto ĉiutage; eĉ mi mem faras tiel kun miaj propraj programaroj. Tio signifas, ke ja eblas uzi onian komputilon Esperante, je pli aŭ malpli alta grado.

Ekrankopio de mia operaciumo, kun kelkaj programaroj malfermataj
Ekrankopio de mia operaciumo, kun kelkaj programaroj malfermataj

Komune tiuj programaroj ne estas totale esperantigataj; ne estas stranga vidi miksaĵon de Esperanto kun kelkaj anglaj elementoj. Tamen, la fakto, ke ili estas liberaj signifas, ke iu ajn povas kontribui tradukante la aferojn, kiuj mankas! Listo de Esperantigitaj programaroj haveblas ĉi tie.

Jam estas bonegaĵo, ke multe da liberaj programaroj haveblas Esperante, ne nur ĉar oni povas tiel daŭri uzi la lingvon ĉiutage, sed ankaŭ ĉar komencantoj, kiuj uzas tiujn programarojn ankaŭ povas uzi tiun avantaĝon por lerni, praktiki kaj plibonigi sian esperantkapablon. Tamen, ĉar la neliberaj programaroj kutime ne interesiĝas pri aldoni Esperanton al siaj lingvaj opcioj, ankoraŭ la plej parto de Esperantistoj estas ekstere de ĝi, kaj trovas sin sen alternativoj.

Tial, ni devas komenci verki pli da programaroj Esperante; se ni komencas doni opciojn por Esperantistoj, kiuj uzas Vindozon aÅ­ Mac, do ĉiuj komencos kompreni la gravecon de uzi la Lingvon Internacian en teÄ„nologio. Tion faras mi per miaj programaroj RaccoonLock kaj PyTDownloader, kiuj ekde la komenco estis disponeblaj Esperante. Mi ankaÅ­ verkas artikolojn kaj kontribuas iomete al la kreado kaj verkado de utilaj aferoj en Esperanto, kiel ĉi tiu blogo!

Finfine, endas ankaŭ promocii kaj difuzigi la uzadon de libera softvaro, kaj de la GNUa operaciumo. Tio profitigas nin ĉar ni ne dependas de entreprenoj aŭ firmaoj, laŭ kiuj ni ne gravas. Ni, kiel komunumo, povas helpi kaj plibonigi nin mem esperantigante liberajn programarojn, kaj ni rajtas tion; la libera softvaro estas libere modifiebla kaj distribuebla. Ne nepras scii pri programado, nek nepras esti kodrompisto, ĉiuj povas kontribui!


Verkita de homo, NE de AI. LaÅ­ CC BY permesilo.

Saluton al ĉiuj! Antaŭ kelkaj tagoj mi promesis ĉe esperanto.masto.host, ke mi verkus novan blogon Esperante. Nu, jen ĝi!

Mi decidis nomi ĝin kiel ā€œLa scivolemejo de Monikoā€, unue ĉar uzi la vorton ā€œpensujoā€ eble povus ŝajnigi, ke mi kopiis ĉeestantan blogon nomatan la Pensujo de Fanjo, kaj due ĉar mi estas troe scivolema, kaj mi ŝatas esplori pri preskaÅ­ ajna afero. Do mi volas, ke ĉi tiu blogo iĝu loko, kie mi kaj aliaj esperantistoj povas kunhavigi la aferojn, kiuj nin interesas. Mi esperas trovi amikojn, gefratojn, tiom da manoj, kaj samideanojn, kun verda stelo en la manoj!


Verkita de homo, NE de AI. LaÅ­ CC BY permesilo.